Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Ribelis muĝe maro...

Ribelis muĝe maro,
la maro de l' popol'!
Timiĝas ter', ĉielo
pro la terura ŝvelo
de ĝia ŝaŭma bol'.

Ĉu ĉi muzik', ĉi danco
vin frapas per konfuz'?
Jen la ĝis nun senscia
nun povas lerni, kia
estas popol-amuz'.

La mar' skuiĝas, hurlas,
kaj kun fendita rip'
kaj kun ŝirita velo,
senmaste, al infero
subdronas ŝip' post ŝip'.

Furiozu, ho diluvo,
furiozu en liber',
montru profundajn subojn
kaj ĵetu sur la nubojn
la ŝaŭmon de koler'!

Surskribu por eterna
atesto kaj instru':
supre la ŝip' situas,
la akvo sube fluas,
sed estras ja la flu'!